Bible verses about "self destruction" | Esperanto

Job 21:30

30 En tago de malfelicxo la malpiulo estas sxirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.

Proverbs 18:12

12 Antaux la pereo la koro de homo fierigxas, Kaj antaux honoro estas humileco.

Proverbs 29:11

11 Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas.

Matthew 10:28

28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

John 3:16

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

Acts 14:15

15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;

Romans 3:23

23 cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;

John 10:10

10 La sxtelisto ne venas, krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu gxin abunde.

Galatians 5:19-21

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

2 Timothy 4:3-4

3 CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj; 4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.

Ephesians 4:13

13 gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;

1 Corinthians 7:9

9 Sed se ili ne povas sin deteni, ili edzigxu; cxar estas pli bone edzigxi, ol bruladi.

Hebrews 10:39

39 Sed ni ne estas el la malantauxen tirigxantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.

Hebrews 10:36

36 CXar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

Galatians 5:19

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo,

1 Timothy 3:2

2 Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,

1 Thessalonians 4:3-7

3 CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco; 4 ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; 6 ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis. 7 CXar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktigxo.

Ephesians 5:3

3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;

1 Corinthians 7:5

5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

1 John 1:7

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

2 Peter 1:3

3 pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;

2 Peter 3:9

9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento.

Revelation 1:1

1 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,

Proverbs 16:18

18 Antaux la pereo iras fiereco; Kaj antaux la falo iras malhumileco.

Acts 17:10-11

10 Kaj la fratoj tuj forsendis Pauxlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj. 11 Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj.

Romans 1:28

28 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;

1 John 1:9

9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.